Kanalo: laparoladidio ĉe “you tube”

Ĉe “You Tube” oni povas trovi kanalon pri Esperanto. Nun mi montras al vi LAPAROLADIDIO.

Post la naskiĝo de Jesuo en Betleĥem de Judeo,
kiam estis reĝo Herodo,
alvenis el Oriento al Jerusalemo saĝuloj. Kaj ili demandis:
„Kie troviĝas tiu Infano, ĵus naskiĝinta, la reĝo de la Judoj?
En Oriento ni vidis lian stelon, kiu aperis sur la ĉielo,
kaj ni venis adorkliniĝi al Li.”
Ĉi tiuj vortoj maltrankviligis ĉiujn loĝantojn de Jerusalemo,
kaj precipe reĝon Herodo.
Li tuj kunvokis ĉiujn ĉefpastrojn kaj instruistojn pri la Leĝo,
kaj demandis: „Kie devas naskiĝi la Mesio?”
Ili respondis: „En Betleĥem de Judeo, ĉar tiel skribis la profeto:
,Betleĥem, en la lando de Jehuda,
vi tute ne estas la plej malgrava inter la urboj de Jehuda,
ĉar el vi venos reganto, kiu paŝtos mian popolon, Izraelon.'”
Tiam Herodo sekrete alvokis la Saĝulojn
kaj precize informiĝis pri la tempo, kiam aperis la stelo.
Poste li sendis ilin al Betleĥem, dirante:
„Iru, kaj elserĉu zorge la Infanon.
Kiam vi trovos Lin, sciigu min, tiel ankaŭ mi iros Lin adori.”
Ricevinte la instrukcion de la reĝo, ili foriris.
Tiam la stelo, kiun ili vidis en Oriento,
reaperis kaj gvidis ilin ĝis ĝi haltis super loko, kie estis la Infano.
Ekvidante la stelon ili treege ĝojiĝis.
Kiam ili eniris en la domon, ili trovis la Infanon
kun lia patrino Maria; kaj kliniĝante adoris Lin.
Poste ili malfermis siajn pakaĵojn kaj prezentis al Li donacojn:
oron, incenson kaj mirhon.
En sonĝo Dio avertis ilin, ke ili ne reiru al Herodo.
Pro tio per alia vojo ili foriris al sia lando.

Advertisements
  1. Komenti

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: