SciencoTeknikoj

Kemia Inĝenierarto

  • ALAMBIKO

Alambiko estas speciala aparato, kiu estas uzata por distili likvaĵojn, nome alkoholaĵojn.

Alambikoj en la distilejo

La termino venas el la araba, kiu siaflanke transprenis la grekan vorton ambix (vazo).

La principo de distilado estis konata al la egiptaj sciencistoj, kiuj produktis parfumon, sed la bazo de la nuna aparato estas araba invento de la 11a jarcento.

Alambiko estas speciala, tradicia formo de distililo kaj ĝis hodiaŭ uzata ekzemple en Skotlando por produkti viskion. La tipa maniero uzi la alambikon estas la laboro en etapoj. Oni plenigas la supran ujon per likvaĵo kun alkoholo kaj hejtas. La alkoholo vaporiĝas kaj kolektiĝas en la malvarmaj partoj. La distilado estas interrompita, kiam ne plu elvaporiĝas alkoholo. Oni devas malplenigi kaj eble purigi la tutan aparaton.

Kontraste al ĉi tiu antikva metodo la industriaj distililoj seninterrompe estas nutritaj per alkoholoriĉa likvaĵo.

  1. Komenti

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: